IG Farben | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 2-a de decembro 1916 - 31-a de oktobro 2012 | |
Antaŭulo | Dörstewitz-Rattmannsdorfer Braunkohlen-Industrie-Gesellschaft | |
Sekvanto | Bayer | |
Jura formo | Aktiengesellschaft | |
Sidejo | Frankfurto ĉe Majno | |
Lando | Germanio | |
ISIN-kodo | DE0005759070 | |
filiaj kompanioj | Guano Works • Agfa-Gevaert • Degesch • Hoechst • Interhandel • I.G. Bergwerke • Behringwerke • Donau Chemie • Pulverfabrik Rottweil • Leuna works • Deutsche Länderbank • WCM AG • ACNA • Braunkohlenwerke Bruckdorf • Buna Werke • Deutsche Grube • DK Recycling und Roheisen GmbH • Gasolin • WASAG • American IG • Wagenmann & Seybel • Soja AG • BASF SE • Bayer vd | |
Interessen‐Gemeinschaft Farbenindustrie AG ofte konata kiel IG Farben, estis germana kemia kaj farmacia entreprenaro. Formita en 1925 el kunigo de ses kemiaj kompanioj — BASF, Bayer, Hoechst, Agfa, Chemische Fabrik Griesheim-Elektron, kaj Chemische Fabrik vorm. Weiler Ter Meer[1]—, ĝi estis kaptita de la Aliancanoj post la Dua Mondmilito kaj redividita en siaj iamaj konstituintaj kompanioj.
En sia pinto, IG Farben estis la plej granda kompanio en Eŭropo kaj la plej granda kemia kaj farmacia kompanio en la mondo.[2] Sciencistoj de IG Farben faris ŝlosilajn kontribuojn al ĉiuj areoj en kemia kaj farmacia industrioj. Otto Bayer malkovris la poliadicion pere de la sintezo de poliuretano en 1937,[3] kaj kelkaj kompaniaj sciencistoj iĝis Nobel-premiitoj: Carl Bosch kaj Friedrich Bergius en 1931 "pro siaj kontribuoj al la invento kaj disvolvigo de metodoj de kemia alta premo",[4] kaj Gerhard Domagk en 1939 "pro la malkovro de kontraŭbakteriaj efikoj de la prontosilo".[5]
La kompanio havis ligojn en la 1920-aj jaroj kun la liberala Germana Popola Partio kaj ĝi estis akuzita de Nazioj kiel "internacia kapitalisma juda kompanio".[6] Unu jardekon poste ĝi estis donanto de la Nazia Partio kaj, post la enpovigo de Naziismo super Germanio en 1933, grava kontraktanto kun la registaro, havigante gravan materialon por la germana militklopodo. Tra tiu jardeko ĝi purigis sin el siaj judaj dungitoj; la restintoj lasis en 1938.[7] Priskribita kiel "la plej elstara germana industria entrepreno dum la Tria Regno",[8] IG Farben dependis en la 1940-aj jaroj el sklavaj laboristoj el koncentrejoj, kiel 30 000 el Auschwitz.[9] Unu el ties filioj havigis la venengaso, Ziklono B, kiu mortigis ĉirkaŭ unu milionon da personoj en gasĉambroj dum la Holokaŭsto.[10]
La Aliancanoj kaptis la kompanion fine de la Dua Mondmilito en 1945 kaj la usonaj aŭtoritatoj procesis ties direktorojn. Okazinta el 1947 al 1948 kiel unu el la subprocesoj de la Nurenbergaj procesoj, la juĝo al IG Farben rezultis en 23 direktoroj de IG Farben juĝitaj pro militkrimoj kaj 13 kondamnitaj.[11] Ĉirkaŭ 1951 ĉiuj estis liberigitaj fare de la Usona Alta Komisiisto por Germanio, nome John J. McCloy.[12] Kio restis el IG Farben en Okcidenta Germanio estis disigita en 1951 en sia ses konstituintaj kompanioj, poste denove en tri: BASF, Bayer kaj Hoechst.[13] Tiuj kompanioj plue funkciis kiel neformala entreprenaro kaj ludis gravan rolon en la Okcidentagermana miraklo Wirtschaftswunder. Post kelkaj postaj kunigoj la ĉefaj sukcedantaj kompanioj estas Agfa, BASF, Bayer kaj Sanofi. En 2004 la Universitato de Frankfurto, en la iama sidejo de IG Farben, muntis konstantan ekspozicion en la kampuso, nome la memormonumento Norbert Wollheim, pri la sklavaj laboristoj kaj la murditoj pere de Ziklono B.[14]